Legoma brasiko
Aspekto
legoma brasiko | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Sovaĝa formo de legoma brasiko el Helgoland
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Brassica oleacera L., 1753 | ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Legoma brasiko (Brassica oleracea) estas grava legomo kaj unu el la plej multeformaj specioj de la genro brasiko.
Karakterizaĵoj
[redakti | redakti fonton]Brasiko estas unujara ĝis dujara planto. Estante herbaj plantoj ili tamen povas ligniĝi je la bazo. La kreskoalto estas 40 ĝis 120 centimetroj.
Sistematiko
[redakti | redakti fonton]Naturaj formoj
[redakti | redakti fonton]Natura brasiko troveblas en kvin ne apudantaj regionoj. Depende de la aŭtoro ili estas specioj aŭ geografiaj rasoj. Jenaj formoj ekzistas:
- Brassica cretica kreskas en suda Grekio ĝis sudokcidenta Turkio.
- Brassica rupestris-incana kreskas en meza ĝis suda Italio, Sicilio kaj la Dinara montaro.
- Brassica insularis kreskas en Korsiko, Sardio kaj Tunizio.
- Brassica montana kreskas sur la norda mediteranea marbordo de Hispanio, Francio kaj Italio.
- Brassica oleracea kreskas sur marborda rokoj de la Atlantiko (Hispanio ĝis suda Anglio) kaj sur la insulo Helgolando.
Kultivitaj formoj
[redakti | redakti fonton]- Kai-lan (literumebla ankaŭ kiel gai-lan) estas kantona nomo por legomo kiu estas ankaŭ konata kiel Ĉina brokolo aŭ Ĉinea kale. Ĝi estas folilegomo kiu montras dikajn, maldensajn, brilajn bluverdajn foliojn kun dikaj tigoj kaj malgranda nombro de malgrandaj florburĝonoj similaj al tiuj de la brokolo. Brokoloj kaj kai-lan apartenas al la sama specio Brassica oleracea, sed kai-lan estas en la grupo alboglabra [Latine albus+glabrus nome blanka kaj senhara].
- Kapobrasiko (Brassica oleracea gr. Capitata var. capitata) estas unu el la plej konataj formoj de brasiko, karakterizata per dense pakiĝintaj folioj, kiuj formas rondan aŭ ovalan kapon.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Udelgard Körber-Grohne: Nutzpflanzen in Deutschland von der Vorgeschichte bis heute. Theiss, Stuttgart 1995, ISBN 3-933203-40-6, P. 174–192.
- Werner Rothmaler (Begr.), Rudolf Schubert, Klaus Werner, Hermann Meusel (Hrsg.): Exkursionsflora für die Gebiete der DDR und der BRD. Band 2: Gefäßpflanzen. 13. Auflage. Volk und Wissen, Berlin 1983, ISBN 3-06-012539-2.
- Siegmund Seybold (Hrsg.): Schmeil-Fitschen interaktiv. CD-ROM, Version 1.1, Quelle & Meyer Verlag, Wiebelsheim 2002, ISBN 3-494-01327-6.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ National Center for Biotechnology Information (NCBI) - Taxonomy Browser Brassica oleracea